La Fitosociologio aŭ plantosociologio estas la branĉo de la scienco kiu pritraktas plantokomunumojn, iliajn konsiston kaj disvolviĝon, kaj la rilatojn inter la specioj ene de ili [1]. Fitosociologia sistemo estas sistemo por klasifiki tiujn komunumojn. La termino "fitosociologio" estis kreita en 1896 de Józef Paczoski [2].